Trujillo [truĤIjo] (fondita kiel "Nuestra Señora de la Paz de Trujillo" aŭ "Trujillo de Nuestra Señora de la Paz") estas urbo situa okcidente de Venezuelo, ĉefurbo de la samnomaj municipo kaj ŝtato. Tiu urbo kuŝas ĉe la Valo de Los Mukas. Ĉirkaŭata de montaroj, ĝi estas konata kiel la urbo de "Paz y Encanto" (paco kaj ĉarmo). Ĝi estas longa kaj mallarĝa, dominata de enorma skulptaĵo de la Virgulino de la Paco, nome monumentego 46,72 metrojn alta, 1 200 tunojn peza, starigita sur 1 700 metrojn super la marnivelo. Inaŭgurita en decembro de 1983 ĝi estis desegnata de la skulptisto Manuel de la Fuente.
La nomo de la urbo venas el la nomo de samnoma urbo en Ekstremaduro, Hispanio.