Trulo | |
---|---|
Trulo | |
Klasifiko | konstrua ilaro |
Uzata por | distranĉi kaj transloki terpecojn |
Trulo estas speco de mana ŝovelileto. Ĝi estas la baza ilo de masonisto kaj de arkeologo. Manipulata per unu mano, ĝi konsistas el maldika triangulforma lameno, el pli malpli fleksebla ŝtalo, kaj el kurba fera tenilo finiĝanta per ligna mantenilo. La fera tenilo estas enigita en la mantenilo, kaj fiksita per ingo.
Laŭ Francisko Azorín trulo estas Ilo, konsistanta el triangula aŭ trapezoforma lado kun tenilo, uzata de masonistoj por almeti aŭ ebenigi morteron.[1] Li indikas etimologion el la latina trulla, el trua (kulero). Kaj li aldonas la terminon truli, por masoni per trulo.[2]