Trumpismo estas tegmenta termino por la politikaj ideoj kaj gvidstilo de usona prezidanto Donald Trump.
Specife, tiu ĉi termino indikantas politikan ideologion, socian emocion, gvidstilon, politikan movadon [1] kaj aron da mekanismoj por akiri kaj konservi kontrolon de potenco asociita kun la 45-a kaj 47-a Prezidanto de Usono Donald Trump kaj lia politika bazo [2]. Individuoj elmontrantaj trajtojn de Trumpismo estas kutime referitaj en angla-lingvaj fontoj kiel trumpists aŭ trumpians, dum politikaj subtenantoj de Trump estas konataj kiel trumpers.
La preciza difino de kio konsistigas Trumpismon estas sufiĉe polemika kaj kompleksa por defii ajnan ununuran sistemon de analizo. Ĝi estis nomita la usona politika varianto de la ekstremdekstra [3], same kiel la nacipopulismaj kaj novnaciismaj sentoj observitaj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo de la malfruaj 2010-aj jaroj ĝis la fruaj 2020-aj jaroj. Kvankam Trump-subtenantoj ne estas limigitaj al unu partio, ili fariĝis signifa parto de la Usona Respublikana Partio, karakterizante aliajn politikajn entojn per la koncepto de la establado. Samtempe, kelkaj respublikanoj aliĝis al la movado Never Trump, aŭ eĉ forlasis la partion en protesto kontraŭ la potenciĝo de Trump [4].
Iuj komentistoj malakceptas la popularisman difinon de Trumpismo kaj vidas ĝin kiel parto de tendenco al nova formo de faŝismo [5], kun iuj nomante ĝin eksplicite faŝisma kaj aliaj nomante ĝin aŭtoritisma kaj malliberala. Ankoraŭ aliaj pli modere difinas ĝin kiel pli malpezan, specifan version de faŝismo en Usono [6]. Kelkaj historiistoj, inkluzive de multaj kiuj klasifikis la movadon kiel parton de la nova faŝismo, skribis pri la danĝeroj de rektaj komparoj kun eŭropaj faŝismaj reĝimoj de la 1930-aj jaroj, argumentante ke dum ekzistas paraleloj, ekzistas gravaj diferencoj [7][8]. Inter la plurajn trajtojn Trumpismo estas popolismo, kulto de personeco kaj subteno al konspiraj teorioj.
La etikedo de Trumpismo estis aplikita al naci-konservativaj kaj naci-populismaj movadoj en aliaj okcidentaj demokratioj, kaj multaj politikistoj ekster Usono estis priskribitaj fare de diversaj novaĵdistribuejoj kiel fidelaj aliancanoj de Trump aŭ Trumpismaj, aŭ eĉ la ekvivalento de ilia lando al Trump. Inter ili estas la itala Silvio Berlusconi [9], la brazila Jair Bolsonaro [10], la paragvaja Horacio Cartes [11], la filipina Rodrigo Duterte [12], Pauline Hanson [13], la turka Recep Tayyip Erdogan, la brita Nigel Farage [14], la sudkoreia Hong Ĝun-pjo [15], la brita Boris Johnson [16], la finna Jussi Halla-aho [17], la pola Jaroslaw Kaczynski [18], la niĝeria Nnamdi Kanu [19], la kartvelia Bidzina Ivaniŝvili [20], la franca Marine Le Pen [21], la argentina Javier Milei [22], la barata Narendra Modi [23], la israela Benjamin Netanyahu [24], la hungara Viktor Orban [25], la rusa Vladimir Putin [26], la malajzia Najib Tun Razak [27], la itala Matteo Salvini [28][29], la germana Alice Weidel [30] kaj la nederlanda Geert Wilders [31][32]. Alia referenco al tiu grupo de gvidantoj estas kiel diktatoroj sub la protekto de la leĝo - t.e. gvidantoj kiuj konas la ŝtatajn mekanismojn kiuj laŭŝajne supozeble konservas demokration - kiel ekzemple la disigo de povoj, tamen scipovas kiel preteriri kaj efike neŭtraligi tiujn mekanismojn al kontraŭstaro kaj manipuli ilin al ilia avantaĝo kaj ŝanĝiĝantaj interesoj.
- ↑ Katzenstein, Peter J (2019-03-20) Trumpism is Us. Berlin Social Science Center. Arkivita el la originalo je 2021-02-15. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Reicher, Stephen; Haslam, S. Alexander (2016-11-19) The Politics of Hope: Donald Trump as an Entrepreneur of Identity. Scientific American. Arkivita el la originalo je 2021-02-15. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Bennhold, Katrin, "Trump Emerges as Inspiration for Germany’s Far Right", 2020-09-07. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Cassidy, John (2016-03-03) The Problem with the “Never Trump” Movement. The New Yorker. Arkivita el la originalo je 2016-03-19. Alirita 2022-10-11 .
- ↑ Foster, John Bellamy (2017-06-01) This Is Not Populism. Monthly Review. Arkivita el la originalo je 2017-07-01. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Kagan, Robert, "This is how fascism comes to America", 2016-05-18. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Evans, Richard J (2021-01-13) Why Trump isn’t a fascist. New Statesman. Arkivita el la originalo je 2022-10-10. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Weber, Thomas (2021-01-24) Trump is not a fascist. But that didn't make him any less dangerous to our democracy. CNN. Arkivita el la originalo je 2022-10-10. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ "Берлускони понимает, почему его сравнивают с Трампом". Kontrolita 2022-10-11.
- ↑ "Jair Bolsonaro: Brazil's firebrand leader dubbed the Trump of the Tropics", 2018-12-31. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Cartes agradece a “Bachi” por libro sobre el expresidente de EEUU Donald Trump. ABC Color (2022-09-20). Arkivita el la originalo je 2022-10-18. Alirita 2022-10-17 .
- ↑ Duterte, the Philippine Trump, Bids Farewell. Washington Monthly (2022-06-30). Arkivita el la originalo je 2022-10-21. Alirita 2022-10-17 .
- ↑ Hartcher, Peter (2017-02-03) The twin threats facing Malcolm Turnbull: Donald Trump and Pauline Hanson. The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ O’Grady, Sean (2021-07-02) George Galloway is now ‘Britain’s Donald Trump’. The Independent. Arkivita el la originalo je 2021-08-30. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Hyun-jung, Bae (2017-04-05) Election 2017: SWOT analysis of presidential candidate Hong Joon-pyo. The Korea Herald. Arkivita el la originalo je 2022-10-10. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ It could happen here too: European Trumpism won’t end with Trump. Politico (2021-01-09). Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ . Trumpism comes to Finland, exporting happiness, and Kardashians in Lapland – Finland in the World Press (2019-04-13). Arkivita el la originalo je 2021-01-24. Alirita 2024-02-12 .
- ↑ Troianovski, Anton, "Poland Prepares ‘Absolutely Huge’ Welcome for Trump", 2017-07-05. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Nigeria's Biafra Separatists See Hope in Trump (2016-11-14). Arkivita el la originalo je 2022-08-29. Alirita 2024-02-12 .
- ↑ "In Georgia, an oligarch with echoes of Trump says he’s leaving politics. Many don’t believe him.". Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Marine Le Pen, the Donald Trump of France, Is Resurgent. Vanity Fair (2018-11-05). Arkivita el la originalo je 2021-04-20. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ . Is Miley Cyrus' dad Billy Ray a Trump supporter? (2020-10-30). Arkivita el la originalo je 2024-03-09. Alirita 2024-03-09 .
- ↑ Five Ways India's Narendra Modi Is Just Like Donald Trump. Newsweek (2019-05-23). Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Paul R. Pillar (2020-09-17) The Donald Trump and Benjamin Netanyahu Alliance: Simply Bad News. The National Interest. Arkivita el la originalo je 2021-03-01. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Leonhardt, David, "Extremists in a Pod", 2019-05-14. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ "The Kremlin Offers a Trump-Putin Ticket for 2024", 2023-05-24.
- ↑ Ampikaipakan, Umapagan, "What Is Wrong With Malaysia?", 2018-05-07. Kontrolita 2022-10-10.
- ↑ Italy’s Matteo Salvini: the European leader most like Trump. The Irish Times. Arkivita el la originalo je 2020-11-09. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Rachel Donadio (2019-09-05) The New Populist Playbook. The Atlantic. Arkivita el la originalo je 2021-08-02. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ Bloomberg - Are you a robot?. Arkivita el la originalo je 2024-02-19. Alirita 2024-02-19 .
- ↑ Who is Geert Wilders, the Netherlands' Donald Trump?. NBC News. Arkivita el la originalo je 2017-04-25. Alirita 2022-10-10 .
- ↑ What to Know About Geert Wilders, the 'Dutch Trump'. Time. Arkivita el la originalo je 2021-06-15. Alirita 2022-10-10 .