Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trunko (apartigilo) |
Aro de piramidaj trunkoj | |
Kvadrata trunko | |
Kvinlatera trunko | |
Verticoj | 2n |
Lateroj | 3n |
Edroj | n trapezoj, 2 n-plurlateroj |
Geometria simetria grupo | Cikla simetrio Cnv (por neklina trunko kun regulaj bazoj) |
Propraĵoj | konveksa (se la bazoj estas konveksaj) |
En geometrio, trunko estas la parto de solido, kiu komence estas konuso aŭ piramido, kiu kuŝas inter du paralelaj ebenoj, tranĉantaj la solidon.
Ĉiu el du ebenaj sekcoj estas bazo de la trunko. La akso de la trunko estas tiu de la originala konuso aŭ piramido, se ĝi ekzistas. Trunko estas cirkla se ĝi havas cirklajn bazojn; ĝi estas neklina se la akso estas perpendikulara al ambaŭ bazoj kaj oblikva alie.
Konusoj kaj piramidoj povas esti konsiderataj kiel degeneraj okazoj de trunkoj, ĉe kiuj unu el la tranĉantaj ebenoj trapasas la apekson, tiel ke respektiva) bazo reduktiĝas al punkto.
Cilindroj kaj prismoj povas esti konsiderataj kiel la aliaj degeneraj okazoj de trunkoj, ĉe kiuj la apekso estas en malfinio antaŭ la tranĉo kaj la bazoj estas egalaj.
La piramidaj trunkoj estas subklaso de la prismosimilaĵoj.
Du trunkoj kuniĝitaj je iliaj bazoj estas dutrunko.