Trunkoflorado

Floroj kreskantaj de malmola ligneca horizontala arbotrunko. Syzygium moorei, Aŭstralio
jakvoj rekte sur la trunko

Trunkflorado estas botanika esprimo rilatanta al plantoj kiuj floras kaj fruktas de siaj ĉefaj tigoj aŭ lignecaj trunkoj prefere ol de novaj tigoj kaj ŝosoj. Tio povas permesi al arboj esti polenitaj aŭ havi siajn semojn disigitaj per bestoj kiuj ne povas grimpi aŭ flugi.[1] Plantoj povas anstataŭe havi fruktojn kiuj falas de la kanopeo kaj maturiĝas nur post kiam ili atingas la grundon, alternativa "strategio" al trunkoflorado.[1]

  1. 1,0 1,1 Jeremy M.B. Smith. Tropical forest: Population and community development and structure: Relationships between the flora and fauna -- Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-03-07 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne