Tsukiji (japane 築地 [t͡sɯkiʑi]; laŭlitere "gajnita lando") estas distrikto de Chūō-ku en Tokio, Japanio. En tiu kvartalo troviĝas la fiŝbazarego de Tsukiji, la plej granda fiŝbazarego en la mondo. Tsukiji troviĝas ĉe la rivero Sumida sur lando gajnita de la maro en la 1700-aj jaroj dum la Edo-epoko.
Ekzistas ankaŭ distriktoj nomataj Tsukiji en Kobeo kaj Amagasaki, urboj en Hjogo, kvankam ili estas malpli bone konataj ol tiu de Tokio.