Tujono | ||||
![]() | ||||
Alfa-tujono | ||||
![]() | ||||
Beta-tujono | ||||
![]() | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la alfa-tujono. | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la izo-tujono. | ||||
![]() | ||||
Tujo, arbo kiu enhavas tujonon. | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | C10H16O | |||
PubChem-kodo | ||||
ChemSpider kodo | ||||
CAS-numero-kodo | ||||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun agrabla refreŝiga mentolsimila odoro | |||
Molmaso | 152.2334 g mol−1 | |||
Smiles | O=C1[C@H](C)[C@@H]2[C@](C(C)C)(C1)C2 (α-tujono) | |||
Denseco | 0.92 g/cm3 (likva) | |||
Refrakta indico | 1,455 | |||
Fandopunkto | −19.2 °C | |||
Bolpunkto | 200.5 °C (394 ℉; 474 K) (β-tujono) | |||
Solvebleco | ||||
Acideco (pKa) | -7.42 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg | |||
Ekflama temperaturo | 64 °C (147.2 ℉) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | ||||
Sekureco | ||||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2][3] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H302, H317, H412 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P321, P330, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tujono estas ketono kaj unuterpeno nature okazanta laŭ du stereoizomeraj formoj alfa- kaj beta- tujonoj. Ĝia odoro estas mentoleca kaj la mentolo estas konata pro ties kuracigaj kaj restaŭrigaj proprecoj. La oleo de la Artemisia absinthium enhavas inter 40% ĝis 60% da tujono.
Artemiso estis la nomo de la greka ĉasdiino al kiu la absinto, ĉefa ingredienco de la drinkaĵo, estis foroferita laŭ ĝia natura formo, sen la aldono de kolorigiloj, nur kun alkoholo farita el cerealoj krom la herboj Artemisia absinthium, fenkolo kaj la anizo el unua kvalito.
Kvankam ĝi estas pli bone konata kiel kemia substanco en la absinta drinkaĵo, antaŭnelongaj studoj malkaŝis ke la absinto enhavas nur etajn kvantojn da tujono, do, estas neprobable ke la tujono respondecas pri la supozeblaj halucinaj efektoj de la absinto.
En multaj landoj, la kvanto da tujono permesita en manĝaj aŭ trinkaj produktoj estas kontrolita de la registaro. tujono, kiel komponaĵo de pluraj esencoleoj, same uzatas en parfumfabrikado. Malgraŭ tio, tujono estas iomete venena, ĉefe en altaj dozoj aŭ ripetitaj uzoj, pro tio ke tujono estas neŭrotoksino. Inhalado de altaj koncentriĝoj provokas konvulsiojn, tremadojn, paralizojn, vomojn kaj abortigojn pro refleksoj de uteraj kuntiriĝoj kaj utersangado[4]. Oni diras ke pluraj artistoj faris trouzojn de la absinto samkiel Vincent van Gogh (1853-1890) [5], Charles Baudelaire (1821-1867), Édouard Manet (1832-1883), Edgar Degas (1834-1917), Paul Verlaine (1844-1896) kaj Toulouse-Lautrec (1864-1901).