Subjekto de Rusia federacio | |
Tula provinco
Тульская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Tula |
Guberniestro | Dmitry Milyev (ekde ) |
Fondita | 26-a de septembro 1937 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 553 925 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 61 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (95,2 %) ukrainoj (1,3 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 25 679 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 300000–301999 |
Aŭtokodoj | 71 |
OKATO | 70 |
ISO 3166-2 | RU-TUL |
Retpaĝaro | www.region.tula.ru |
![]() | |
Tula provinco (ruse Тульская область, [Tulskaja oblastj]) estas provinco (federacia subjekto) en eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Ĝi situas sur la Orienteŭropa ebenaĵo. Ĝia longeco de nordo al sudo - 200 km, de okcidento al oriento - 190 km. Laŭ la stato de 2024 en la provinco vivis 1 471 140 loĝantoj sur areo de 25 700 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km².
La provinco fondiĝis la 26-an de septembro 1937. Ĝi limas norde kun Moskva provinco, okcidente kun Kaluga provinco, oriente kun Rjazanja provinco, sude kun Orjola provinco, sud-oriente kun Lipecka provinco. La ĉefurbo estas Tula. Aŭtokodo de Tula provinco estas 71.