Tully Marshall | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1864 en Nevadurbo | |
Morto | 10-an de marto 1943 (78-jaraĝa) en Encino | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto vd | |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Marion Fairfax (1899–1943) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro teatra reĝisoro vd | |
Aktiva dum | 1914–1943 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
William PHILLIPS (n. la 10-an de aprilo 1864 - m. la 10-an de marto 1943) estis usona aktoro pli konita kiel Tully Marshall. Li restis teatra aktoro dum preskaŭ 25 jaroj antaŭ ol aperi en filmo por la unua fojo en 1914.
Marshall komencis sian teatran karieron je la aĝo 19, kaj ludis variajn rolojn en Broadway-teatraĵoj ekde 1887. En 1902, aperante en la dramo The City de Clyde Fitch, li fariĝis la unua aktoro, kiu aŭdacis diri "God Damm" sur Broadway-scenejo.
Lia kariero kiel filmaktoro estis sukcesa antaŭ kaj post la alveno de parolaj filmoj. Li kapablis ludi tre variajn rolojn, el ebriaj skoltoj al afablaj avoj kaj sinistraj advokatoj.