Tuomari Nurmio | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Hannu Juhani Nurmio |
Aliaj nomoj | Tuomari Nurmio • Judge Bone • Hande Nurmio • Judge Bean Jr. • Judge Barnhill • Dumari |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1950 (74-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | finna • angla |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Alma mater | Universitato de Helsinko (1971–1983) Ambaŭseksa finna lernejo de Helsinko ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto rokmuzikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://tuomarinurmio.fi/ |
Hannu Juhani "Tuomari" ("juĝisto") NURMIO (naskiĝinta 21-a de novembro 1950 en Helsinko) estas finna muzikisto. Li kantas kaj gitaras. Li aktiviĝis en 1977 kaj skribis pli ol 200 kantojn. Nurmio loĝis en Helsinko dum la unuaj jardekoj de sia vivo, transloĝiĝis al Riihimäki, poste al Espoo, poste al Helsinko kaj poste denove al Espoo. Li ankaŭ laboris kiel redaktoro. En la 1970-aj jaroj li ludis uzante nomon Hande Nurmio. Poste Nurmio ludis en bando Tuomari Nurmio ja köyhien ystävät (Tuomari Nurmio kaj amikoj de malriĉuloj). Ili faris diskon Kohdusta hautaan (el utero al tombo). Poste Köyhien ystävät agis sen Nurmio. Li diskis speciale en 1980-aj jaroj. En diversaj diskoj estas diversaj ludantoj. Nurmio kantis ankaŭ en helsinka slango. Li laboris ankaŭ bilda artisto. Li ricevis multajn premiojn. Liaj konataj pecoj estas ekzemple Valo yössä ("lumo en la nokto") kaj Ramona.