Turismaj regionoj de Argentino[1]: Argentina Nordokcidento (oranĝkolora), Argentina Mezopotamio (helverda), Kujo (sablokolora), Kordobo (malhelverda), Bonaero kaj Provinco Bonaero; (ĉielblua) kaj Argentina Patagonio (blua).
Vido de la Lago Nahuel Huapi, en la provincoj Neŭkeno kaj Río Negro.
La Valo de la Luno aŭ Ischigualasto, en San Juan, posedas nekalkuleblan valoron paleontologian. Deklarita Monda heredaĵo de UNESCO en 2000.
La akvofalo Iguacuo en la provinco Misiones.
Cerro Catedral en Bariloche, Río Negro, la plej granda skiejo de Latinameriko.
La Preĝejo Sankta Francisko en Salta, posedas la plej altan sonorilturon de Sudameriko. [2]
La kvartalo San Telmo, en Bonaero, loko de akademioj de tango kaj merkato de antikvaĵoj.
Argentino estas la plej vizitata lando de Sudameriko kaj la kvara plej vizitata de la tuta amerika kontinento. Laŭ oficiala informo de la Monda Organizaĵo pri Turismo, en 2010 la lando ricevis pli ol 5 300 000 turistoj el eksterlande, kio signifis ĉirkaŭ 4930 milionojn de dolaroj de enspezo de valutoj.[3]
La eksterlandaj turistoj devenas ĉefe el Brazilo, Ĉilio, Peruo, Kolombio, Meksiko, Bolivio, Ekvadoro, Puerto Rico, Urugvajo, Kostariko, Venezuelo kaj Paragvajo de inter latinamerikaj landoj; kaj el eŭropaj landoj Hispanio, Italio, Francio, Nederlando, Germanio, Irlando, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Belgio kaj Svisio; kaj de Usono, Kanado kaj Ĉinio[4] de la landoj de la resto de la mondo.
- ↑ Ministerio de Turismo de Argentino: Regionoj. Arkivita el la originalo je 2007-04-16. Alirita 2014-05-13 .
- ↑ Iglesia y Convento San Francisco Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, José de Guardia de Ponte, Portal de Salta. Konsultita la 24an de februaro de 2014.
- ↑ https://web.archive.org/web/20080819191518/http://www.tourismroi.com/Content_Attachments/27670/File_633513750035785076.pdf UNWTO World Tourism Barometer June 2008, UNWTO, 2008, Monda Organizaĵo pri Turismo, angle, alirita la 5an de aŭgusto de 2008, volumen 6, n.º 2, paĝo 30.
- ↑ http://www.argentina.ar/temas/turismo/18255-crece-el-turismo-chino-en-argentina Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Crece el turismo chino en Argentina, alirita la 19an de oktobro de 2013, 18a de aprilo de 2013, Argentina en noticias, hispane.