Turku, esperante ankaŭ Turkuo, svedeÅbo, estas urbo en sudokcidenta Finnlando, ĉefurbo de la provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland, ankaŭ tradukebla Vera aŭ Pra-Finnlando).
La ĉefepiskopsidejo de Finnlando estas ankaŭ en Turku. Male al, ekzemple, la universitato, ĝi ne estis translokigita al Helsinko, la nova ĉefurbo en la 19-a jarcento.
Turku, same ol ekzemple Jyväskylä, estas unu de la duonurbestraj urboj de Finnlando: la urbestro havas grandan lokpolitikan forton, sed ekzistas ankaŭ urbregistaro, kiu havas severan prezidanton kaj bezonas fidon de la urbkonsilio.