Turniro, en la mezepoko, estis kavalira festo, en kiu kirasitaj rajdantoj vetbatalis per malakrigitaj armiloj.
Ekzistis diversaj disciplinoj dum turniro kiel lukto per glavoj, arko-pafado kaj lanco-pikado, sed ankaŭ amasa batalo kun malakrigitaj armiloj.
Turniroj evoluis el la lukt-ekzercoj de la milistoj. Kavaliraj turniroj estis la kulmino de kortega kaj kavalira kulturo, kaj en tiu kunteksto tre ofte la lukto de kavaliro estis ligata al ties rilato kun damo, kiu ankaŭ ofte pruntedonis aŭ donacis personan vesteron, kiel tuko, rubando ktp., por ke li kunportu ĝin al turniro. Kaze de venko la donacita vestero estis simbolo de estonta pli forta rilato aŭ geedziĝo. Filmoj tre ofte scenigis tiajn scenojn en plej kerna parto de la filmo. La venko de iu kavaliro estus en tia "literaturo" antaŭdiro de la "fina venko" (de la kavaliro, kompreneble).