Turo Burana | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
minareto ![]() | |||
Lando | Kirgizio ![]() | ||
Situo | Kirgizio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 42° 44′ 47″ N, 75° 15′ 1″ O (mapo)42.74647675.250382Koordinatoj: 42° 44′ 47″ N, 75° 15′ 1″ O (mapo) | ||
| |||
La turo Burana estas larĝa minareto en la valo de la rivero Ĉuj en norda Kirgizio. Ĝi situas proksimume 80 kilometrojn oriente de la ŝtata ĉefurbo Biŝkeko, proksime de la urbo Tokmok. La turo, kune kun kelkaj tomboŝtonoj, iom da digoj, la ruinoj de kastelo kaj de tri maŭzoleoj, estas ĉio kio restis de la antikva urbo Balasagun, kiu estis fondita de la Karaĥanida dinastio fine de la 9-a jarcento. Ekstera ŝtuparejo kaj kruta cirkulanta interna ŝtuparo ebligas al vizitantoj grimpi ĝis la pinto.
La turo origine estis 45 metrojn alta. Tamen tra la jarcentoj pluraj tertremoj kaŭzis signifan damaĝon al la strukturo. La lasta pli granda tertremo en la 15-a jarcento detruis la supran duonon de la turo, reduktante ĝin al sia nuna alto de 25 metroj. En la 1970-aj jaroj okazis restaŭra projekto por sekurigi la fundamenton kaj ripari la okcidentan flankon de la turo, kiu estis en danĝero kolapsi.
La tuta historia ensemblo, inkluzive de la maŭzoleoj, kastelaj ruinoj kaj tomboŝtonoj, nun funkcias kiel muzeo kaj ekzistas malgranda konstruaĵo sur la tereno en kiu videblas historiaj informoj samkiel arkeologiaj trovaĵoj troviĝas en kaj ĉirkaŭ la tereno.