The Spire | ||
---|---|---|
![]() ![]() | ||
monumento, skulptaĵo [+] | ||
Lando | Irlando | |
Urbo | Dublino | |
Koordinatoj | 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)53.349722222222-6.2602777777778Koordinatoj: 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo) | |
Alteco | 123 m | |
Areo | ≈ 7 | |
Arkitekto | Ian Ritchie Architects | |
Materialo | ŝtalo [+] | |
![]() |
||
The Spire | ||
![]() |
||
La Turo de la Lumo aŭ Pinta Turo de Dublin (gaele: An Túr Solais / Spuaic Bhaile Átha Cliath; angle Monument of Light / Spire of Dublin) estas monumento 123 metrojn alta sur la strato Shráid Uí Chonaill en Dublin. Oni konsideras ĝin la plej alta skulptaĵo de la mondo. Ĝi dumnokte estas lumigata.
La turo konsistas el ŝtalo kaj pezas 126 tunojn; ĝiaj ok partoj estis kunigitaj per veldado kaj 204 boltoj. Ĝi havas la formon de konuso kun baza diametro de 3 metroj. Ĝi staras sur la loko de la iama Nelsona Piliero, kiu ĝis sia eksplodigo en 1966 estis konsiderata simbolo de la brita supereco al Irlando. Estis do simbolece, ke la novan monumenton desegnis la brita arĥitektaro Ian Ritchie.
Laŭ la formo la turo similas al la monumento Iglica en Vroclavo.