Turo Windsor | |||
---|---|---|---|
Torre Windsor | |||
| |||
ekskonstruaĵo ![]() | |||
Estiĝo | 1979 | ||
Lando | Hispanio ![]() | ||
Situo | Cuatro Caminos | ||
Situanta sur | Calle de Raimundo Fernández Villaverde | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 26′ 49″ N, 3° 41′ 40″ U (mapo)40.446944444444-3.6944444444444Koordinatoj: 40° 26′ 49″ N, 3° 41′ 40″ U (mapo) | ||
| |||
La Turo Windsor estis unu el la unuaj inteligentaj nubskrapuloj konstruitaj en Madrido (Hispanio). Ĝi havis 106 metrojn alte kaj 32 etaĝojn, kaj ĝi troviĝis en plena financa centro de la urbo, en la zono AZCA. Proprietaĵo de la societo Asón Inmobiliaria de Arriendos kontrolata de El Corte Inglés, kaj ĝia nomo venis de fama dancejo kiu troviĝis en la malsupra etaĝo, Windsor. En la Turo Windsor troviĝis la ĉefa sidejo de Deloitte kie laboris pli ol 1.200 dungitoj kaj tri departementoj de advokatoj Garrigues.
Ĝia konstruado komenciĝis en 1975 kaj finiĝis en 1979. La komenca projekto plenis turon por oficejoj kaj bazo kun spektaklejoj, komercejoj kaj parkejo. En sia epoko ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la komplekso AZCA ĝis la konstruado de la Turo Pikaso.