Tutmondaj Geoparkoj de Unesko | ||
---|---|---|
![]() | ||
geologia parko • organizaĵo | ||
La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015[1][2]. Tio montris la registaran agnoskon pri la graveco administri elstarajn geologiajn lokojn kaj pejzaĝojn per integra maniero. Ĉi tiu nova marko formaligis la rilaton inter Unesko kaj la Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG), kiu ricevis neformalan subtenon de Unesko ekde 2001. La reto estis starigita por konservi la geologian heredaĵon de Tero, kaj ankaŭ antaŭenigi daŭripovecon kaj evoluigo de la koncernaj komunumoj[3]. La membroj de RTG estas geoparkoj — lokoj kie oni protektas kaj celebras geologiajn trajtojn kaj la pli larĝan heredaĵon[4].
La unuaj membroj de RTG estis anoncitaj dum la unua Internacia Konferenco pri Geoparkoj en 2004. Ekde 2015, la aliĝa kaj akcepta procedo estas difinita de la Reguloj kaj Plenumaj Gvidlinioj de la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko[5]. En julio 2020, estis 161 Tutmondaj Geoparkoj de Unesko en 44 landoj[6][7][8]. Estas membroj en 5 el la 7 kontinentoj sed neniu nuntempe en Antarkto aŭ Aŭstralazio. Rimarkinde, estas ankoraŭ (2020) neniu tutmonda geoparko en Usono aŭ Suda Azio kaj plejparto de Afriko (krom Maroko, Tanzanio kaj Kanarioj). Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro de tutmondaj geoparkoj[9].