U Nu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ဦးနု | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1907 en Wakema | ||||
Morto | 14-an de februaro 1995 (87-jaraĝa) en Jangono | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | birma vd | ||||
Ŝtataneco | Birmo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Jangono Basic Education High School No. 2 Dagon (en) vd | ||||
Partio | Anti-Fascist People's Freedom League (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
U Nu (birme ဦးနု; 25-an de majo 1907, Wakema, Distrikto Myaungmya, brita Birmo - 14-an de februaro 1995, Jangono, Unio de Mjanmao) estas birma politikisto kaj ŝtatisto [1].
Post la atenco de Aung San, li transprenis gvidadon de la naciisma Anti-Fascist People's Freedom League (AFPFL) de 1947 ĝis 1948. Post kiam la sendependeco de la lando estis atingita, li estis Ĉefministro de Birmo de 1948 ĝis 1956, de 1957 ĝis 1958 kaj de 1960 ĝis 1962. Post la militista puĉo kaj la Revolucia Konsilio venanta al potenco (1962), U Nu estis en malliberejo (de 1962 ĝis 1966). En 1969, li ekziliĝis al Tajlando, kie li kreis la Unuiĝintan Nacian Liberigan Fronton, kiu fiksis la celon de perforte senpotencigi la registaron de la Revolucia Konsilio de diktatoro Ne Win.
En 1973, li retiriĝis de politika agado kaj ekloĝis en Barato, prenante la rangon de budhana monaĥo.
En 1980, U Nu denove revenis al Birmo, profitante la amnestion. Arestite en 1988 post militista puĉo, li estis akuzita je provado krei sian propran registaron kaj estis metita sub hejmareston; liberigita en 1992.
La decido de U Nu fari budhismon la ŝtata religio instigis plian konflikton kun la kristanaj malplimultoj [2] [3] [4] [5] [6].