UK 1907

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1907
Loko Kembriĝo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ekde 12-a de aŭgusto 1907
Ĝis 17-a de aŭgusto 1907
← Antaŭa Sekva →
vdr
Organizantoj

La 3-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kembriĝo, Anglio en 1907. 1357 partoprenantoj ĉeestis.

La LKK de la evento estis la tiel nomata "Trio por la Tria", formita de George Cunningham, John Pollen kaj Harold Bolingbroke Mudie.

Dum la Kongreso ekskursantoj vizitis la Ĝardenurbon Letchworth kaj renkontiĝis kun la fondinto de la urbo, Esperantisto Ebenezer Howard. La plejmulto de la kunvenoj okazis en la historia halo Guildhall de Kembriĝo.

Post la kongreso grupo de kongresanoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof, vojaĝis al Londono, kie ili estis akceptitaj en la londona Gildohalo per reprezentano de la urbo Vezey Strong, tiam Skafaldo (Sheriff), kiu estis Esperantisto kaj en 1912 iĝis urbestro de Londono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne