UK 2007 | ||
---|---|---|
Loko | Jokohamo, Japanio | |
Ekde | 4-a de aŭgusto 2007 | |
Ĝis | 11-a de aŭgusto 2007 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 92-a Universala Kongreso de Esperanto (japane: 第92回世界エスペラント大会 [dai kjū-ĵū-nikaj sekaj esperanto-tajkaj]) okazis en 2007 en la japana urbo Jokohamo en la gubernio Kanagaŭa, proksime al Tokio, inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto. Aliĝis 1901 personoj el 57 landoj. La Kongreson invitis Japana Esperanto-Instituto, kaj la LKK estis gvidita de Sibayama Zyun'iti.
La kongresa temo estis "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", pri kio estis debatoj gviditaj de Usui Hiroyuki.
La kongresejo estis la moderna konferencejo Pacifico Yokohama en la distrikto Minato Mirai 21 de la jokohama kvartalo Niŝi, piede alirebla de Stacidomo Sakuragiĉo. Inaŭguro, Fermo, Nacia Vespero kaj Internacia Arta Vespero okazis en la apuda Halo Minato-Mirai. Junulara Programo okazis en aparta konstruaĵo nomata Zaim.