UNED | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | |||||
moto | Omnibus mobilibus mobilior sapientia Saĝo moviĝas pli ol ĉio moviĝanta | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1972 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo)40.41889-3.69194Koordinatoj: 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo) | ||||
lando | Hispanio | ||||
urbo | Madrido | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
La Nacia Universitato de Jedistanca Edukado (hispane Universidad Nacional de Educación a Distancia, akronime UNED) estas malferma universitato ŝtata en Hispanio de ŝtata nivelo, kie eblas studi je distanco sen ĉeesti ĉiutage en klasoj; sufiĉas nur ĉeesti dum ekzamenoj. Temas pri universitato relative nova, kiu ekis en 1973 [1][2].
La UNED instruas pere de helpo ĉu aŭdiovida ĉu per interreto. Ĝi havas centran sidejon en Madrido, sed krome ĝi havas 61 filiojn aŭ "alligitaj centroj" en ĉiuj aŭtonomaj regionoj de Hispanio[3], plus dudekon da eksterlandaj ekzamenejoj kaj student-helpejoj en Eŭropo, Ameriko kaj Afriko[4]. Pro ties specifeco kaj nivelo, ĝi ne apartenas al regiono kiel la aliaj hispaniaj universitatoj, sed al la Ministerio pri Edukado de Hispanio[5].
Jam studis en ĝi pli da 180,000 lernantoj; laŭ tio estas la unua universitato de Hispanio kaj la dua de Eŭropo [6].