UNICEF | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
organization established by the United Nations (en) ![]() ![]() | |||||
Komenco | 11-a de decembro 1946 vd | ||||
Geografia situo | 40° 45′ 1″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo)40.750303-73.969927Koordinatoj: 40° 45′ 1″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
Moto | Unite for children | ||||
Fondinto(j) | Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj • Ludwik Rajchman vd | ||||
Filioj | UNICEF Canada (en) ![]() Stowarzyszenie Polski Komitet Narodowy UNICEF (mul) ![]() ![]() | ||||
| |||||
Posedatoj | Judith with the head of Holofernes (en) ![]() Kolekto Rau por UNICEF ![]() | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Children's Fund, mallongigita UNICEF - aŭ ĝis 1953 Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (United Nations International Children's Emergency Fund) estas internacia organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiu laboras en 157 landoj kaj temas pri infanoj. Ĝi estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 11-an de decembro 1946 kun sidejo en Novjorko laŭ iniciato de pola kuracisto Ludwik Rajchman.
UNICEF donas longtempan helpadon al infanoj kaj patrinoj, kiuj loĝas en disvolviĝantaj landoj. La agentejo dependas de la donacoj de registaroj kaj privataj donacantoj. Ĝiaj programoj celas evoluigi komunumajn servojn por infanrajtoj: la sano, bonfarto, sekureco kaj edukado de infanoj.
UNICEF ricevis la Nobel-premion pri paco en 1965.