Ubuntu One | |
---|---|
![]() | |
Ekrankopio de retejo | |
Aŭtoro | Canonical Ltd. |
Operaciumo | Ubuntu, ekde versio 9.04, Android ekde 2.1, iOS ekde 3.1, Vindozo ekde XP |
Programlingvo | Python |
Lingvo(j) | Angla |
Permesilo | Mallibera (servila programaro) kaj GPL (klienta programaro) |
Retejo | one.ubuntu.com |
Ubuntu Unu (angle: Ubuntu One) estis mallibera reta aplikaĵo pri dosiergastigo, kreita de Canonical Ltd.
La servo permesis la uzanton arĥivi kaj sinkronigi dosierojn rete inter komputiloj kaj ofertas senkoste 2 GB da spaco, kiu povas esti pligrandigita al 50 GB per ĉiumonata pago (10 $).
La servo de Ubuntu One similis al Dropbox, Box.net, Mozy, Wuala kaj Humyo.
Canonical anoncis la halton de la servo de Ubuntu One la 2-an de aprilo 2014.