Udmurta lingvo | |
![]() | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
perma lingvaro | |
Parolantoj | 324 000 |
Skribo | cirila alfabeto, Udmurt alphabets |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | udm |
Glottolog | udmu1245 |
Angla nomo | Udmurt |
Franca nomo | oudmourte |
La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.
La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.