Ulysses | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | James Joyce | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 2-a de februaro 1922 | ||||
Eldonejo | Shakespeare and Company | ||||
Ĝenro | modernisma literaturo • eksperimenta literaturo • literatura fikcio • metafikcio • serie eldonita fikcio • aŭtobiografio | ||||
Loko de rakonto | Dublino • James Joyce Tower and Museum • Nacia Biblioteko de Irlando • Sandymount Strand • Glasnevin Cemetery • Freeman's Journal • Davy Byrne's pub • Dalkey • Cabra • Grafton Street • O'Connell Bridge • Nelsona Piliero • National Maternity Hospital, Dublin • #7 Eccles street | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction • Modern Library 100 Best Novels | ||||
| |||||
| |||||
Uliso aŭ en angla origine Ulysses estas romano el la irlanda verkisto James Joyce. La titolo aludas al heroo de Odiseado de Homero. Inter la du verkoj estas multe da ligoj, kaŝitaj kaj malkaŝitaj, ekzemple: inter Leopoldo Bloom kaj Odiseo, Molly Bloom kaj Penelopo kaj Stefano Dedalus kaj Telemako.
Ulysses ("Uliso") priskribas unu tagon, la 16-an de junio, 1904, alinomatan Bloomsday ("Tago de Bloom") en Dublino, Irlando, kiel travivita de la lokanoj Leopoldo Bloom kaj Stefano Dedalus. Tiu dato fakte estas la tago, en kiu Joyce kun sia estonta edzino, Nora Barnacle, forlasis Irlandon. Ili loĝis en Parizo, Zuriko kaj Triesto. Ulysses esprimas sin mem ne kiel ĉenon da okazoj, sed kiel la konscifluon de Leopoldo mem; ĝi ne priskribas la realon mem, sed la ĉenon de la mensopremoj de Leopoldo.
Post la publikigado de Uliso li estiĝis unu el la plej famaj kaj laŭtvoĉaj aŭtoroj de sia tempo. Ĝis nun Uliso estas opiniata kiel la plej ŝoka kaj eĉ genia verko de James Joyce. Ĝi kreas malfacilan beletraĵon pri la malfacilaĵo kia estas la homa vivo. Uliso estas konsiderata kiel tre grava kunekzistado kaj tutmonda literaturo kun pensoj de ekzistadismo. Kvankam Uliso estas verko modernisma, ĝi perfidas tiun ĉi ismon per pensoj ekzistadismaj kaj teruremaj.