La maro aŭdeblas | |
---|---|
![]() | |
animea filmo • televida filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | 海がきこえる [Umi ga kikoeru] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | la 5-an de majo 1993 |
Daŭro | 72 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | Mochizuki Tomomi |
Produktisto(j) | Toŝio Suzuki • Nozomu Takahashi |
Scenaro | Keiko Niŭa |
Laŭ la verko de | Himuro Saeko |
Muziko de | Nagata Shigeru |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
IMDb | |
Umi ga kikoeru (japane: 海がきこえる [umi ga kikoeru], laŭvorte: La maro aŭdeblas) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli, produktita por la japana televido Nihon TV, unue elsendita en 1993.
Kun ĉi tiu filmo, Studio Ghibli provis lasi al siaj plijunaj membroj produkti filmon, plimalmultekoste ol kutime, sed la filmo kostis plimulte kaj la produktado daŭris plilonge, ol antaŭe planite.
La reĝisoro estis Mochizuki Tomomi. La muzikon por la filmo komponis Nagata Shigeru. La rakonto sekvas la samtitolan novelon de Himuro Saeko.
La filmo situas en la urbo Koĉi, en la japana insulo Ŝikokuo. Ĝi temas pri amtriangulo, kiu disvolviĝas inter du bonaj amikoj kaj nova knabino kiu venas el Tokio.