Under the volcano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Under the Volcano |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1984, 26 okt. 1984 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Gabriel Figueroa |
Reĝisoro(j) | John Huston • Danny Huston |
Produktisto(j) | Moritz Borman |
Loko de rakonto | Meksiko |
Muziko de | Alex North |
Rolantoj | Albert Finney • Jacqueline Bisset • Anthony Andrews • Katy Jurado • James Villiers • Carlos Riquelme • Ignacio López Tarso • Sergio Calderón • Emilio Fernández • Hugo Stiglitz • Günter Meisner |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Under the volcano (Sub la vulkano) estas drama filmo de 1984 reĝisorita de John Huston en kiu stelulas Albert Finney, Jacqueline Bisset kaj Anthony Andrews, bazita sur la duon-membiografia romano de Malcolm Lowry de 1947. La filmo sekvas la lastajn 24 horojn en la vivo de Geoffrey Firmin (Finney), alkoholema iama brita konsulo en la meksika urbeto Cuernavaca en la Tago de la mortintoj en 1938. La filmo estas internacia kunproduktoraĵo inter Meksiko kaj Usono.
La filmo ricevis du nomumojn al Oskar-premioj, al plej bona ĉefa aktoro (Albert Finney) kaj al la plej bona muziko.