Under Capricorn | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Under Capricorn |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1949, 8 sep. 1949, 8 okt. 1949 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita sur romano, krimfilmo |
Kameraado | Jack Cardiff |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Sidney Bernstein, Baron Bernstein |
Scenaro | Hume Cronyn |
Loko de rakonto | Aŭstralio |
Muziko de | Richard Addinsell |
Rolantoj | Michael Wilding • Ingrid Bergman • Joseph Cotten • Margaret Leighton • Cecil Parker • Denis O'Dea • Francis de Wolff • Harcourt Williams • Jack Watling • Ronald Adam • Alfred Hitchcock |
Produktinta firmao | Transatlantic Pictures |
IMDb | |
Under Capricorn (Sub Kaprikorno) estas brita trilera historia streĉo-filmo de 1949 reĝisorita de Alfred Hitchcock pri paro en Aŭstralio kiu ekis kiel sinjorino kaj stalulo en Irlando, kaj kiuj estas nune kunligitaj pro terura sekreto. La filmo estas bazita sur teatraĵo de John Colton kaj Margaret Linden, kiu siavice estas bazita sur la novelo Under Capricorn (1937) de Helen Simpson. La scenaro estis verkita de James Bridie el adaptaĵo de Hume Cronyn. Tiu estis la dua filmo de Hitchcock en Technicolor, kaj kiel la antaŭa kolorfilmo Rope (1948), ĝi ankaŭ enhavas 9- kaj 10-minute longajn filmerojn. Hitchcock uzis la mallongvivan teknikon de longaj filmeroj, sed je pli limigita etendo ol en aliaj tiutempaj filmoj. Li denove uzis Technicolor en tiu produktoraĵo, poste revenis al blank-nigraj filmoj por kelkaj jaroj.
La agado de la filmo okazas en kolonia Sidnejo, Novsudkimrio, Aŭstralio, dum la komenco de la 19a jarcento. Under Capricorn estas unu el kelkaj filmoj de Hitchcock kiuj ne estas tipaj trileroj: anstataŭe ĝi estas mistera kun inkludo de amtriangulo. Hitchcock konsideris ĝin unu el siaj plej malbonkvalitaj filmoj kaj katastrofo. Kvankam la filmo ne estas precize murdomistero, ĝi ja inkludas antaŭan murdon, okazon de "misidentigita homo", sinistran dommastriniston, klaskonflikton, kaj tre altajn nivelojn de emocia tensio, kaj surface kaj profunde.
La titolo Under Capricorn referencas al la Tropiko de Kaprikorno, kiu sekcas Aŭstralion. Kaprikorno estas konstelacio, sed ankaŭ estas astrologia signo de la Zodiako dominata de la kapro, kiu estas simbolo de la seksa deziro.