Underworld (Submondo) estas brita grupo de elektronika muziko formita en 1980 en Cardiff, Kimrio,[1] kaj la ĉefa nomo de Karl Hyde kaj Rick Smith kiam registris kune. Elstaraj iamaj membroj estis Darren Emerson, el 1991 ĝis 1999, kaj Darren Price, kiel parto de la koncerta bando el 2005 ĝis 2016.
Post komenca formiĝo kiel bando de funko kaj sintezila pop-muziko, rezulte en du albumoj inter 1988 kaj 1989, Underworld akiris elstarecon, poste ŝanĝis en 1993, al progresiva haŭzo kaj tekno, kaj publikigis sep postajn albumojn, kiel la de kritikistoj laŭditaj Dubnobasswithmyheadman (1994), Second Toughest in the Infants (1996), kaj la unuopaĵo de 1996 nome "Born Slippy .NUXX". Konata por sia vidarta stilo kaj dinamikaj koncertoj, Underworld influis super ampleksa gamo de artistoj kaj aperis en sonbendoj kaj kantoj por filmoj, televido kaj la Somera Olimpiko 2012 de Londono.