Universalgloto, Universalglot, Universal Glot, Universal-Sprache aŭ Universal estas projekto de internacia helplingvo, publikigita en 1868 en Bar-le-Duc kaj Parizo de Jean Pirro [ĵan pi'rro]. Ĝi estas aposteriora lingvo kun detale ellaborita strukturo, simpla morfologio, influitaj de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.
Pirro mem difinis siajn konstruprincipojn tiel: "Ni elektas el ĉiu viva lingvo vortojn plej konatajn kaj nepre tiajn, kies prononco estas plej facila. Latino donas plej multan nombron de tiaj vortoj…". Ne nur vortradikojn li prenis el naturaj lingvoj, sed ankaŭ finaĵojn kaj gramatikaĵojn, kiu faras ke la lingvo similas al eŭroklonoj, sed kun ĝermanaj elementoj.
Kelkaj detaloj de Universalgloto jam entenis bonajn ideojn uzitajn en postaj lingvoprojektoj, ekz. sufikso in por la vortoj signifantaj in-sekson: son – filo, sonin – filino. Ĉiuj radikoj derivas la inan formon el radiko, kaj ne estas specialaj radikoj por la inoj: man (viro) > manin (virino).
La projekto de Pirro ne ĝuis atenton de la socio. Ekzistas kelkaj priskriboj de la lingvo en interlingvika literaturo.