Universitato Charles Sturt

Universitato Charles Sturt
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto For the Public Good
Por la Publika Bono
Informoj
fondodato 1989
Geografia situo 33° 25′ 53″ S, 149° 33′ 36″ O (mapo)-33.431277777778149.55988888889Koordinatoj: 33° 25′ 53″ S, 149° 33′ 36″ O (mapo)
lando Aŭstralio
urbo Bathurst
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato Charles Sturt (Nova Suda Kimrio)
Universitato Charles Sturt (Nova Suda Kimrio)
DEC
Map
Universitato Charles Sturt
vdr

La Universitato Charles Sturt (angle Charles Sturt University, akronime CSU) estas aŭstralia multuniversitateja publika universitato trovita en Novsudkimrio, Aŭstralia Ĉefurba Teritorio kaj Viktorio. Establita en 1989 [1], ĝi estis nomita en honoro de Kapitano Charles Napier Sturt [2], brita esploristo kiu faris ekspediciojn en Novsudkimrio kaj Suda Aŭstralio.

Ĝi estas la plej granda regiona universitato en Aŭstralio [3], ofertanta plurfakan spektron de kursoj kaj en kunlaboro kun diversaj partneroj tra la lando [4].

La CSU estas konata pro sia vasta gamo de ofertoj de distanclernado kaj estas unu el la ĉefaj provizantoj tutlande en ĉi tiu areo. La CSU gajnis bonan reputacion en la lokoj de amaskomunikilaro kaj komunikado, arto, vinkultivado (Nacia Esplorcentro de Vino kaj Vinbero), agrikulturo, flegado, radiografio, didaktiko kaj kontado. La universitato havas sian propran vitejon, kiu produktas premiitajn vinojn.

  1. Charles Sturt University Act 1989 No. 76. Government of New South Wales. Australasian Legal Information Institute (1989). Arkivita el la originalo je 3 December 2013. Alirita 7 July 2013 .
  2. Gorrel, Graham, "Charles Sturt University the jewel in city's crown", 1 March 2013.
  3. https://study.csu.edu.au/why-charles-sturt/our-rankings#:~:text=We're%20Australia's%20largest%20regional%20university&text=For%20more%20than%20a%20century,vibrant%20regional%20cities%20%E2%80%93%20and%20beyond.
  4. Charles Sturt University - Associate Degree in Policing Practice (angle). Alirita 2024-04-03 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne