La Universitato de Liono (france Université de Lyon, Pôle Universitaire de Lyon, akronime PUL) estas reto de universitatoj en Liono kaj Saint-Étienne, Francio.
Ĝi estas centro de universitata edukado kaj esplorado konsistanta el 16 institucioj. Tri el tiuj estas universitatoj: Claude Bernard-Université Lyon 1, kun 27 000 studentoj; Lumière Université Lyon 2, kun fokuso pri sociaj sciencoj kaj havas 30 000 studentojn; Jean Moulin-Université Lyon 3, kun fokuso pri la homeco kaj juro kun ĉ. 20.000 studentoj [1].