Universitato de Okcidenta Kablando | ||
---|---|---|
![]() | ||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | ||
moto | Respice Prospice Rigardu antaŭen | |
Informoj | ||
fondodato | 1959 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 56′ 0″ S, 18° 38′ 0″ O (mapo)-33.933318.6333Koordinatoj: 33° 56′ 0″ S, 18° 38′ 0″ O (mapo) | |
lando | Sud-Afriko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 19 590 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Okcidenta Kablando (angle University of the Western Cape, akronime UWC; afrikanse Universiteit van Wes-Kaapland, akronime UWK) estis fondita en 1960 kiel universitato por koloruloj en Bellville, proksime de Kaburbo. En 2023 estis proksimume 23 000 aliĝintaj studentoj [1].
Aliaj universitatoj en aŭ proksime de Kaburbo estas la Universitato de Kaburbo (UCT, origine por anglalingvaj blankuloj) kaj la Universitato de Stellenbosch (origine por afrikans-parolantaj blankuloj). La establado de UWK estis tipa rasapartismo-fenomeno, rekta rezulto de la Leĝo pri Apartaj Universitatoj, kiu estis adoptita en 1957. Kun tiu leĝo, la apartigo estis portita tra en la superan edukadon. Kolorulo nur havis aliron al limigita nombro da universitatoj kaj jam ne estis allasitaj al blankaj universitatoj. Aliaj "etnaj universitatoj", kiel ekzemple la Universitato de Zululando kaj la Universitato de Limpopo, ankaŭ estis establitaj en tiu periodo.