La Universitato de Suda Karolino (angle University of South Carolina; akronime : USC, UofSC [1] aŭ simple Suda Karolino) estas publika esplora universitato, situanta en Columbia en Suda Karolino, Usono, kiu estis establita en 1801. La universitato estas la plej granda en la lando, kun proksimume 52,000 studentoj, kun pli ol 35,000 ĉe la ĉefa kampuso de Columbia aktuale en aŭtuno 2019 [2]. La Universitato de suda Karolino estas la ĉefinstitucio de Ŝtata sistemo de la universitatoj kaj ofertas pli ol 350 studprogramojn por bakalaŭro, magistro kaj doktoreco ĉe 14 altlernejoj kaj lernejoj.
La universitato havas entute kvar kampusojn en la ŝtato. La ĉefa institucio de lernado en Columbia estis establita kiel South Carolina College en 1801. La universitato estas konsiderata kiel la plej bona laŭ kvalito en la ŝtato.
La instruejoj kun studentaj nombroj (2006) estas:
Menciindas ke, la universitato havas la plej grandan kolekton de skota literaturo ekster Skotlando kaj la plej grandan kolekton de la skribaĵoj de Ernest Hemingway [3]. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato povas esti nomitaj John Floyd kaj Lindsey Graham. La Universitato de Suda Karolino estas membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj.