La Universitato de Vermonto (angle The University of Vermont, akronime: UVM, latine Universitas Viridis Montis) estas publika, esplor-bazita terkoncesio universitato en la ŝtato Vermonto [1]. La universitato estis fondita en 1791 en Burlington kaj estis la kvina akademia institucio fondita en Nov-Anglio [2]. Ĝi estas unu el la ok publikaj universitatoj menciitaj en artikolo de 1985 kiu nomis la universitatojn kiuj disponigas Heder-Ligan (Ivy League) - nivelon kaj edukan sperton kaj kvaliton je la prezo de publika universitato [3][4]. La ĉefa kampuso de la universitato (Dudley H. Davis Center) estas en la urbo de Burlington, same kiel la Universitata hospitalo, kiu estas la plej granda medicina centro en la ŝtato.