Universitato de la Artoj Helsinko

Universitato de la Artoj Helsinko
universitato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de januaro 2013 vd
Geografia situo 60° 10′ 27″ N, 24° 56′ 5″ O (mapo)60.1740624.9346Koordinatoj: 60° 10′ 27″ N, 24° 56′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo Helsinko
Universitato de la Artoj Helsinko (Helsinko )
Universitato de la Artoj Helsinko (Helsinko )
DEC
Map
Universitato de la Artoj Helsinko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo muu julkisoikeudellinen oikeushenkilö
vdr

La Universitato de la Artoj Helsinko (jen la nomigo en plej multaj eŭropaj lingvoj ekster Finnlando) aŭ pli mallonge Arta Universitato (finne Taideyliopisto, svede Konstuniversitetet), ankaŭ konata kiel Uniarts Helsinki, estas finna arta universitato kiu estis lanĉita en la komenco de 2013. Krom kelkaj esceptoj, ĝi estas la nura universitato en Finnlando kiu disponigas edukadon en la kampoj kiujn ĝi reprezentas.

La Universitato de la Arto Helsinko situas ĉefe en Helsinko, sed ĝi ankaŭ havas branĉojn en Kuopio (sekcio de eklezia muziko) kaj Seinäjoki (sekcio de populara kaj popolmuziko).

La universitato konsistas el tri akademioj kiuj antaŭe estis sendependaj universitatoj: la Akademio Sibelius (ĉefe pri muzikaj fakoj), la Arta Akademio Helsinko kaj la Teatra Akademio Helsinko.[1]. La suma nombro de studentoj en 2019 estis 1946.

Laŭ la universitato, la celo de la fuzio estas plifortigi la edukadon, esploradon kaj artan agadon ene de la kampo de artoj en la universitata sektoro je nacia kaj internacia skalo. Alia celo estas disponigi pli da ŝancoj influi socion per arto.

  1. telegramstila prezento en la universitata retejo (jen svede, sed ankaŭ finne kaj angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne