Universitato Purdue (angle Purdue University) estas publika esplora universitato situa en West Lafayette, Indianao, kaj estas la ĉefa kampuso de la Purdue-universitata sistemo.[1] Tiu universitato estis fondita en 1869 laŭ la negocisto de Lafayette nome John Purdue kiu donacis teron kaj monon por establi altlernejon de scienco, teknologio, kaj agrikulturo en sia nomo.[2] La unuaj klasoj okazis en la 16a de Septembro, 1874, kun ses instruistoj kaj 39 studentoj.[2]
La ĉefa kampuso en West Lafayette proponas pli ol 200 ĉefajn studfakojn por subgradigitoj, ĉirkaŭ 70 magistrajn kaj doktorajn programojn, kaj profesiigajn gradojn en farmacio kaj veterinara medicino. Aldone, Purdue havas 18 interlernejajn sport-teamojn kaj pli ol 900 studentajn organizojn. Purdue estas membro de Big Ten Conference kaj havas la duan plej grandan studentaron de ajna universitato en Indianao (40,451 (Aŭtuno 2016))[3], same kiel la kvaran plej grandan internacian studentan populacion de ajna universitato en Usono.[4]