Universitato Rutgers

Universitato Rutgers
publika esplorada universitato
land-grant university (en) Traduki
Colonial Colleges (en) Traduki
sea grant institution (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto Sol iustitiae
et occidentem illustra

"Suno de justeco,
brilu ankaŭ sur la Okcidenton."

Informoj
fondodato 10-a de novembro 1766
speco Privata (1766-1945)
Publika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo)40.501666666667-74.448055555556Koordinatoj: 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo)
lando Usono
Estraro
ĉefestro(j) Jonathan Scott Holloway (2020–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 61 260 vd (stato: 1-a de septembro 2021)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo Nonprofit Corporation vd
Universitato Rutgers (Nov-Ĵerzejo)
Universitato Rutgers (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Map
Universitato Rutgers
vdr

Universitato Rutgers (angle Rutgers, The State University of New Jersey ; mallongigita : RU) estas publika universitato kaj la plej granda institucio de alteduko en la ŝtato Nov-Ĵerzejo, Usono.

La kolegio estis fondita fare de devene nederlanda akademiano Johannes Frelinghuysen, origine nomita Queen's College kaj ricevis rekonon en 1766. Ĝi estas la oka plej maljuna kolegio en Usono kaj unu el la naŭ koloniaj kolegioj kiuj estis establita antaŭ la Milito de Sendependeco de Usono [1]. Origine estis privata universitato, kiu akceptis nur virojn, sed kun la paso de la tempo ĝi ŝanĝis tion kaj ekde tiam permesas al ambaŭ seksoj studi tie [2]. Ĝi estas unu el nur du altlernejoj de tiu epoko por iĝi publika, kaj estis deklarita la Universitato de Nov-Ĵerzejo en 1945 [3].

Rutgers havas tri kampusojn, la ĉefa kaj plej granda kampuso situas en la urbo de New Brunswick kaj la aliaj du kampusoj situas en Newark kaj Camden. Antaŭe, la kampuso situanta en Newark konsistigis "Newark University", sed en 1946 ĝi kunfandiĝis kun la Rutgers-sistemo, kaj simila afero okazis kun la Camden-kampuso.

Rutgers estas la plej granda ŝtata universitato en Nov-Ĵerzejo. Ĝi ofertas pli ol 100 malsamajn specojn de bakalaŭro, 80 malsamaj specoj de magistro, 80 malsamaj specoj de doktoreco kaj profesiaj gradoj en ĉirkaŭ 175 akademiaj fakoj [4].

La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj, membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj kaj membro de la akademia alianco BIG10 [5].

En 2019, Universitato Rutgers en Nov-Brunsviko estis klasifikita kiel unu el la 150 plej bonaj universitatoj en la mondo laŭ la Ŝanhaja Rangingo.

  1. Our Revolutionary Roots (angle). Alirita 2022-09-16 .
  2. Institutional Research and Planning, Factbook, Almanac of Historical Facts Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Accessed September 7, 2013
  3. State of New Jersey.
  4. Rutgers, The State University of New Jersey.
  5. Universities Research Association, Inc.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne