Universitato Stanford (angle Leland Stanford Junior University), konata plejparte sub la mallongigita nomo Stanford University aŭ simple kiel Stanford, estas privata universitato situanta proksimume 60 km sude de San Francisco, kaj proksimume 32 km norde de San Jose, en Stanford, Kalifornio. Fondita 1-an de oktobro 1891, la universitato estas proksime de la urbo Palo Alto, en Silicon Valley. Universitato Stanford estas unu el la plej bonaj universitatoj en la mondo kaj estas inter la plej riĉaj kaj konataj akademiaj institucioj en Usono kaj la mondo. Ĝi estas membro de la Asocio de Usonaj Universitatoj, de la Asocio de Esploraj Universitatoj kaj de la Global University Leaders Forum (Monda Forumo de Gvidantoj de Universitatoj).