La Universitato de Durham (angle University of Durham sed ankaŭ konata kiel Durham University) estas universitato en Anglio. Ĝi troviĝas en la urbo Durham kaj ĝi estis fondita en 1832 per Act of Parliament kaj ricevis Royal Charter en 1837. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
La Universitato de Durham enhavas 63 konstruaĵojn, inkluzivante kastelon kaj artdekora kapelo el la 1930-aj jaroj. Kiel Oksfordo kaj Kembriĝo, Durham enhavas kolegiojn. Malsame de Oksfordo kaj Kembriĝo, la Durhamaj kolegioj ne instruas, krom St John's College, kiu trejnas pastrojn. Durham havas 16 kolegiojn.