Universitato de Essex | ||
---|---|---|
La biblioteko Albert Sloman
| ||
publika universitato altlernejo organizaĵo pri edukado | ||
moto | Thought the harder, heart the keener Penso ju pli malmola, koro des pli fervora | |
Informoj | ||
fondodato | 1965 | |
speco | publika esploruniversitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 52′ 42″ N, 0° 56′ 58″ O (mapo)51.878450.94942Koordinatoj: 51° 52′ 42″ N, 0° 56′ 58″ O (mapo) | |
lando | Britio | |
urbo | Colchester | |
adreso | University of Essex, Wivenhoe Park, Colchester, Essex, CO4 3SQ | |
poŝtkodo | CO4 3SQ | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
jura formo | royal charter company vd | |
| ||
La Universitato de Essex (angle University of Essex) estas publika esplora universitato en Essex, Anglio, en Britio. Ĝi estis establita en 1963, ricevis siajn unuajn studentojn en 1964 kaj ricevis sian reĝan ĉarton de la Reĝino Elizabeto la 2-a en 1965.
La plej granda kampuso de la Universitato de Essex estas la Colchester Kampuso ene de Wivenhoe Park, proksimume tri kilometrojn de Colchester. Ĝi ankaŭ havas kampuson en la urbo de Southend-on-Sea kaj la Lernejo de Dramo ĉe la Loughton Kampuso. Ĝi estas unu el ok junaj universitatoj kiuj estas Parto de la "Alianco de Junaj Eŭropaj Universitatoj", elektita de la Eŭropa Komisiono por krei transliman reton de altlernejaj institucioj kreitaj por antaŭenigi la moveblecon de instruistoj kaj studentaj. Essex ankaŭ estas fonda partnero de la Eŭropa Juna Esplora Universitato-Reto. Essex estis nomita Universitato de la Jaro ĉe la Premioj pri Alteduko de la Times en 2018. Inter la diplomiĝintoj de la universitato estas elstaraj personecoj en pluraj kampoj, inkluzive de du nobelpremiitoj, ŝtatestroj, ministroj pri eksteraj aferoj, membroj de parlamento, sciencistoj, artistoj, politikistoj, verkistoj kaj produktoroj.