La Universitato de Georgio (angle University of Georgia, aŭ, mallongigite UGA) estas la plej granda altlerneja institucio en la usona ŝtato Georgio.
La universitato estis establita en 1785 kaj aktuale en 2017 proksimume 37,600 studentoj studas tie. Ĝi troviĝas en Athens, ĉirkaŭ 70 mejlojn (113 kilometrojn) nordoriente de Atlanto, kaj estis la unua ŝtat-ĉartita universitato en Usono.