La Universitato de Hajdelbergo (germane Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg) estas universitato en Hajdelbergo, Germanio.
Ĝi estas plej malnova universitato el Germanio; fondis ĝin Rupreĥto la 1-a en 1386, laŭ buleo de la papo Urbano la 6-a datida de la 23-a de oktobro 1385, rajtigante la fondon de la universitato, kaj ĝi ricevis la latinan nomon Ruperto Carola Heidelbergensis. Estis la tria universitato de la Sankta Romia Imperio, post la Universitato de Karolo de Prago kaj la Universitato de Vieno. Tamen kelkaj historiistoj taksas ĝin nur la kvara dirante ke la Universitato de Erfurto estus pli maljuna. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo, kaj ankaŭ membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.