Universitato de Helmstedt | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
universitato ![]() | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1576 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 52° 13′ 45″ N, 11° 0′ 31″ O (mapo)52.229311.0087Koordinatoj: 52° 13′ 45″ N, 11° 0′ 31″ O (mapo) | ||||
lando | Germanio | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Universitato de Helmstedt estis fondita en la 6-a de julio 1574, de Julio, duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (Julius Graf von Braunschweig-Wolfenbüttel, 1528-1589)[1], komence kreita por trejni protestantajn klerikojn por la ŝtato ĵuse kreita. Tamen ĝi ekfunkciis nur en la 15-a de oktobro 1576. En la 3-a de oktobro 1890 ĝi estis malfermita laŭ iniciato de Johannes von Müller (1752-1809)[2], direktoro de la publika instruado en la regno de Vestfalio. Ĝi estis la unua universitato de la duklando kaj unua protestanta universitato norde de la Sankta Romia Imperio, kiu rapide fariĝis la plej granda universitato en germana lingvo. La princoj de Wolfenbüttel tenadis la postenon kiel rektoroj, kaj la unua estis la dekdujara filo de Julio, Henriko Julio de Brunsvigo-Wolfenbüttel (Heinrich Julius von Braunschweig-Wolfenbüttel, 1564-1613)[3].
Komence, la universitato havis kvar fakultatojn pri teologio, juro, medicino kaj filozofio. krom la sep liberalaj artoj. La granda aŭditorio, nomata "Juleum Novum", estis starigita en 1592. En la 18-a jarcento, Helmstedt perdis sian gloron favore de la novaj universitatoj, kiel la Universitato de Göttingen.