Universitato de Innsbruck (latine: Universitas Leopoldino-Franciscea Oenipontana, germane: Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, mallongigo LFU aŭ LFUI) estas la plej granda esplorada kaj edukada institucio en la okcidento de Aŭstrio situante en Innsbruck. Ĝi estas la landa universitato por Vorarlbergo kaj Tirolo kaj historie ankaŭ por Sudtirolo, la Provinco Trento, Luksemburgio kaj Liĥtenŝtejno kio post propraj tieaj altlernejfondiĝoj estas malaktualiĝinta. En majo 2020 studentis 27.095 kaj science laboris 3.580 uloj. Ekde 2011 rektoras la fizikisto Tilmann Märk.