La Universitato de Kolonjo aŭ Kolonja Universitato - germane Universität zu Köln aŭ pli mallonge Uni Köln) - estas la universitato en la urbo Kolonjo en okcidenta Germanio.
La en 1388 fondita malnova universitato estis inter la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Ĝi estis fermita en 1798, kiam la armeo de Napoleono estis konkerinta la urbon - kaj kiam kelkajn jarojn poste la germana ŝtato Prusio ricevis la regionon Rejnlando inkluzive de la urbo Kolonjo, la novaj aŭtoritatoj decidis ne remalfermi la univseritaton de Kolonjo, sed la pli junan najbaran universitaton en Bonno, 30 kilometrojn pli sude. Nur post la Unua Mondmilito ankaŭ en Kolonjo remalfermiĝis nova universitato. Ĝi interalie celis daŭrigi la tradicion de la germanlingva universitato de Strasburgo pli sude borde de la rivero Rejno, kiu ekde la fino de la milito estis parto de Francio kaj ĉesis ekzisti kiel germanlingva institucio. Vintre 2009/2010 pli ol 44 000 studantoj edukiĝis en la universitato, kiu sekve estas la tria plej granda altlernejo de Germanio. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.