La Universitato de Kvinslando aŭ en angla lingvo University of Queensland (UQ aŭ UK) estas publika esplor-universitato situa ĉefe en la ĉefurbo de Kvinslando nome Brisbano, Aŭstralio. La ĉefa kampuso okupas multon de la riverflanka interna ĉeurbo Sankta Lucia, sudokcidente de la centra negocdistrikto de Brisbane. Aliaj kampusoj kaj instalaĵoj de la UK estas tra la tuta Kvinslando, el kiuj la plej granda estas la Gatton kampuso kaj la medicina altlernejo Herston. Fondita en 1911, la UK estas populare konata kiel sabloŝtona universitato (sandstone university).[1][2][3][4] La Universitato de Kvinslando estas kontribua ĉartomembro de reta altedukada koalicio edX, fondomembro de la Grupo de la Ok universitatoj de Aŭstralio por intensiva esplorado, kaj la tutmonda reto Universitas 21.[5]