La Universitato de Minesoto (Ĝemelaj Urboj) (angle University of Minnesota, Twin Cities, ankaŭ konata kiel angle State University of Minnesota) estas la plej malnova kaj plej granda parto de la universitata sistemo de Minesoto. Ĝi situas sur du kampusoj en la ĝemelaj urboj, Minneapolis kaj Saint Paul; la kampusoj estas ligitaj per bona bussistemo. Ĝia studentaro estas la kvare plej granda en Usono, laŭ la statistiko de aŭtuno 2007, kun 50.880 studentoj.