Universitato de Misurio

Universitato de Misurio
publika esplorada universitato
land-grant university (en) Traduki
publika eduka institucio en Usono Redakti la valoron en Wikidata
moto Salus populi suprema lex esto

(La bonfarto de la homoj
estu la supera leĝo)

Informoj
fondodato 1839
Situo
Geografia situo 38° 56′ 43″ N, 92° 19′ 44″ U (mapo)38.9453-92.3288Koordinatoj: 38° 56′ 43″ N, 92° 19′ 44″ U (mapo)
lando Usono
adreso 105 Jesse Hall, Columbia, MO, 65211
poŝtkodo 65211
Nombroj
nombro de studentoj 32 777 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Misurio (Misurio)
Universitato de Misurio (Misurio)
DEC
Universitato de Misurio (Usono)
Universitato de Misurio (Usono)
DEC
Map
Universitato de Misurio
vdr

La Universitato de Misurio (angle University of Missouri; ankaŭ konata kiel angle State University of Missouri akronime : MU ; mallongigite: MizzouMisurio) estas publika universitato en Misurio en Usono. La ĉefkampuso de la universitato situas en Columbia, Misurio ekde sia fondo. La universitato estis fondita en 1839 kaj estas la plej granda en Misurio, kun pli ol 31,401 studentoj en 2021. Kiam ĝi estis establita en 1839, ĝi estis la unua universitato situanta okcidente de la Misisipo. La universitato havas tri aliajn kampusojn ĉie en Misurio: en Rolla, en Kansasurbo kaj en Sankta Luiso. La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj [1].

La esplorcentro de nukleaj reaktoroj ĉe la universitato estas la plej potenca tiaspeca en la mondo [2]. La Universitato de Misurio estas unu el ses publikaj universitatoj en Usono, kiu havas lernejon de medicino, veterinara medicino, inĝenieristiko, agrikulturo kaj juro, ĉiuj el kiuj situas ene de unu kampuso. lernejo de Publikaj Aferoj de la Universitato estas nomita laŭ la 33-a Prezidanto de Usono, Harry Truman, kiu venis de Misurio.

  1. University of Missouri (en-US). Alirita 2022-12-05 .
  2. MURR—The world's most powerful university research reactor. Highbeam Research Inc.. Alirita November 19, 2009 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne