Universitato de Swansea | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
publika esplorada universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | |||||
moto | kimre Gweddw crefft heb ei dawn Technical skill is bereft without culture Teknika kapablo sen kulturo estas senvalora | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1920 | ||||
Geografia situo | 51° 36′ 35″ N, 3° 58′ 50″ U (mapo)51.609722222222-3.9805555555556Koordinatoj: 51° 36′ 35″ N, 3° 58′ 50″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 18 445 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filiita al | |||||
vd | |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Universitato de Swansea (kimre Prifysgol Abertawe) estas publika esplora universitato trovita en Swansea, Kimrio, Britio.
Ĝi estis fondita en 1920 kiel la University College of Swansea. Sekve la Haldane Commission-raporton, ĝi iĝis la kvara kolegio de la Universitato de Kimrio por iĝi universitato. Kiel rezulto de strukturaj ŝanĝoj ene de la Universitato de Kimrio, ĝi estis renomita la Universitato de Kimrio, Swansea en 1996. La nova nomo Swansea University ne estis oficiale rekonita ĝis septembro 1, 2007, kiam la Universitato de Kimrio jam ne postulis membrecon de siaj iamaj kaj nun sendependaj universitatoj. Ĝi estas membro de la Unuiĝo de Ŝtatkomunumaj Universitatoj.
La universitato estas la tria plej granda en Kimrio laŭ studentaj nombroj. La kampuso situas tuj ekster la urbocentro en la loko de Singleton Park, sur la marbordo en Nord Swansea Bay kaj en la oriento de la Duoninsulo Gower.
La kimra universitatoj de Swansea kaj de Cardiff konkuras ĉiun jaron en okazaĵo konata kiel la kimra versio de la Oxbridge (Oksfordo kaj Kembriĝo).
En 2001 ĝi komencis uzi la nomon Swansea University kaj petis pri la rajto aljuĝi universitatajn diplomojn sur sendependa bazo. Ĉi tio ne estas aprobita per januaro 2005, kaj la nova nomo estas tiel ne oficiala.